Uzantaj iloj

Retejaj iloj


wiki:user:ljosxa

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Aleksej KUZNECOV

Kunlaborantoj

Kunlaborantoj, kiuj vikiumis en malnova vikio. Poste, kiam mi kolektoj plejparton indas skribi iliajn nomojn en komenca paĝo, ĉar personaj paĝoj kaj historio de redaktoj ne konserviĝis.

Ricardo Dias Almeida

Saluton, karaj!

Mi estas Ricardo Dias Almeida, brazilano, estas 22-jaraĝa (naskiĝinta en 1985 en la urbo Itapetininga) kaj studas la elektran inĝenieradon en la urbo Campinas, Brazilo.

Mi kredas, ke la esperanta muziko estas la simbolo, ke la lingvo estas viva, ampleksa kaj taŭgas por iu ajn afero. Mi tre entuziasmas helpi la kantaron de Ljosxa ĉar tio estas necesa afero por komencantoj, lernantoj kaj eĉ spertuloj kiuj volas kunkanti la kanzonoj.

Jen la kialo pro kiu mi tre entuziasmas. En 2000, kiam mi aŭskultis miajn unuajn esperanto-kanzonojn en mp3-dosieroj mi havis grandan problemon kompreni la tekston kaj ankaŭ trovi en la reto. Nuntempe, la esperantistoj kiuj havas aliron al la reto havas grandegan trezoron en siaj manoj. Pro tio, mi daŭre laboros plibonigi la kantaron laŭ miaj povoj.

Aldona informo: mi estas fanatikulo pri Kajto.


Saluton, Ricardo!
Dank'al via kunlaboro la kantaro nun havas plenan (evidente) kolekton de Kajto. Dankon! Ljoŝa KUZNECOV

Carlos Bianchini

Fringo

Mi estas polino.
Mia antaŭnomo estas Gosia (legu proksimume: Goŝja), kaj Fringo estas esperantlingva traduko de mia familia nomo. (Vidu en Vikipedio!)

Mi ne estas tro lerta, se temas pri komputilado, tial mi skribas ankoraŭfoje, kiel vi prononcu la polan tekston el la kanto Atentu de Kajto.

Nie wychylać się przez okno! (PL)<br>
Legu: [Nje vi'hi'laĉ ŝje pŝes 'ok'no.]
Tio estas bedaŭrinde nur tre proksimuma transskribo, ĉar oni ne povas transskribi en esperanton nek la malmolan vokalon “y”,
nek la molajn konsonantojn “ni”, “ć”, “si”.

Traduko: Ne kliniĝi tra la fenestro.


  • kuraĝe faru korektojn, Fringo! Se indos, aliaj kontrolos paĝojn. Mi metis prononcon de la frazo al konvena loko. Ljoŝa KUZNECOV

Diskuto pri [[:Pacvesperon pacnokton]]

Kion signifas signoj “||:” kaj “:||” en la refreno? Ljoŝa KUZNECOV, 28-08-06

En tiu ĉi kanto ne estas refreno. Refreno havas la samajn vortojn post ĉiu strofo. En tiu ĉi kanto la dua parto de ĉiu strofo ripetiĝas. Fringo

Fringo, kion signifas signoj “||:” kaj “:||”, ĉu refreno? Se jes, bv. sekvi estiĝintan tradicion. Kunlabore, Ljoŝa KUZNECOV, 28-08-06

Ne, tio signifas: ripeti tiun fragmenton, “||:” = ekde tiu momento “:||” = ĝis tiu momento, ne gravas, ĉu temas pri refreno, ĉu pri pli ol malpli longa fragmento de strofo aŭ iu ajn muzikaĵo. Tiu signo estas tre ofte uzata en muzika notado kaj pole nomiĝas “repetycja”, ruse preskaŭ same. Ĝi estas pli preciza kaj pli bone videbla ol vorta priskribo. En tiu ekzemplo:
Mia kara amatin'
La-la-la-la
La-la-la (2-foje)
-mi ne estas certa, kion mi ripetu 2-foje: unu aŭ tri liniojn/versojn?
Ĉi okaze mi kutime (mi jam multe kreis tiujn paĝojn) klinigis ripetatan fragmenton jene:
Mia kara amatin'
La-la-la-la

/La-la-la (2-foje)

Miaopinie tiel estas bone komprenebla. Indas uzi unu formon, kaj ni devas elekti. Mi, kvankam lernis en muzika lernejo, ne memoras tiun signon (mi ruĝiĝas) :)
Ljoŝa, mia transskribo de la melodioj estas direktita al homoj, kiuj konas normalan notacion kaj povas laŭ notoj ludi aŭ kanti (certe estas multegaj en la mondo). Ĝi ne tute plaĉas al mi, mi preferus skribi per veraj notoj, sed tio bedaŭrinde ne eblas. Tamen mi volas fari tion kiel eble malplej strange. Ĉiujn simbolojn, kiujn mi povas, mi volas skribi “profesie”. Kial do vi volas, ke mi rezignu pri la uzo de la ĝenerale konata simbolo de ripetado kaj priskribu ĝin per vortoj? Mi povas aldoni sube klarigojn, sed mi ne volas rezigni pri ĝi en la melodio. Kaj en la teksto? Se la sama fragmento en la teksto kaj en la melodio estas same signita, tio nur estas avantaĝo, ĉar oni tuj vidas la analogion.
Kaj se iu ne komprenas la simbolon? Nu jes, nova scio pliriĉigas la homon. Ĉu esperantisto estas sinonimo de mallaboremulo, kiu timas lerni ion novan aŭ rememori ion forgesitan?
Ekz. mi iam (mallonge) lernis ludi gitaron, mi povis ludi simplan melodion laŭ notoj, sed mi ne lernis ludi akordojn kaj ne povas tion. Ĉu mi diru: “Ne skribu akordojn, ĉar mi ne komprenas ilin.” ? Ne, estas multaj homoj, kiuj ludas gitaron nur akorde kaj ne konas notojn. (Marĝene mi komprenas akordojn kaj scipovas ludi ilin sur piano.)
Laŭ mi, mia skribmaniero de ripetado estas pli klara (kompreneble por tiuj, kiuj konas notojn), pli bone videbla kaj pli unusignifa, kaj ĝi estas ĝenerale konata de tiuj, kiuj povas uzi mian “notacion”. Vi skribas, ke vi klinigas la fragmenton de la teksto, kiun oni devas ripeti. Sed… mi rimarkis la klinigon nur post la lego de via klarigo. Miaj okuloj estas simple pli aĝaj ol viaj kaj mi uzis la komputilon la unuan fojon en mia vivo, kiam mia filo estis 15-jara.
Mi ankaŭ devis multon lerni por skribi tiujn kelkajn melodietojn (mi planas pluajn, nur la tempo mankas).
Unue: kiel mi enskribu ĉion. Komence de julio mi ankoraŭ ne scipovis skribi en HTML kaj en vian paĝon oni ne ĉion enskribas same kiel en Vikipedion - almenaŭ kiel en la polan Vikipedion.
Due: por priskribi mian notacion en Kogido de melodioj mi devis ekkoni esperantan muzikan vortaron, kiun mi ĝis nun ne konis (krom melodio, tono, noto, paŭzo - kiu tamen nomiĝas silento!). Do mi sufiĉe longe “guglis” (=serĉis helpe Google), ĝis mi trovis bezonatajn vortojn, tamen ne ĉiujn mi trovis. Kompare kun tio, memori, kion signifas ||: kaj :|| , estas malgrandaĵo.
Lige kun tiu “guglado” mi havas kelkajn pripensojn, kiujn mi tamen priskribos post kelka tempo, ĉar mi havas nun urĝan laboron kaj ne havas pli da tempo.
Salutoj de Fringo 1.09.06
Kara, Fringo! Mi lanĉis tiun diskuton nur pro deziro havigi novajn trajton al la kantaro, konservante verkitajn materialojn. La kantaro, kiel datumbazo, devas esti klara stile. Uzi divesajn formatojn por kantotekstoj ne estas bone, ĉar ĝi perdos sian integrecon (teknika termino, “unueco”).
Dekomence la ideo estis krei stokon de kantotekstoj, kiuj estas presataj en magazinoj, en paperkantaroj, ktp. Celgrupo estis amatoraj ludantoj, kiuj pli ofte uzas similajn tekstojn enpoŝe por kanti ĉefajre, enkompanie.
Certe, ke kantaro, havanta ne nur tekstojn, sed ankaŭ notojn, ebliganta instrui LUDI kanton estas pli bona. En tiu kantaro ni devos uzi muzikajn terminojn, signojn, diversajn metodojn skribi melodion. Tio estos utila por muzikantoj.
Kaj evoluigi la kantaron ni devas konservante la havantan, aldonante novajn informojn, por ke oni povu unzi ĝin kaj por lerniĝi ludi kaj simple rememorante tekstojn. Do, ĝi devas esti komprenata de amatoruloj kaj de muzikantoj-ludantoj .
Kiel tion fari? Do, indas konservi sekcion “Teksto” sen ŝanĝoj (ĉar prilabori ekzistantajn 600 estas malfacile). Datumojn por ludi melodion skribi en alia sekcio (muziknotoj, melodio poŝtelefone, tonsilaboj), en nova vikio eblos eĉ ŝarĝi al la paĝo bildon de skanita notpaĝo. Bona ekzemplo estas http://www.mutopiaproject.org/.
Pri muzikaj terminoj… Eble vi trovos utila “Popularmuzikan Terminaron” de Bertilo, vd. Akordoj
Kunlabore Ljoŝa KUZNECOV, 12-09-06
wiki/user/ljosxa.1174568874.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)