====== 70.000 ====== //Auxtoras [[Gianfranco MOLLE]]// ===== Teksto ===== Sepdek miloj da ni staras sub Tesxino, sub Tesxino... Cent mil igxis jam germanoj, cent mil igxis pollingvanoj, koron premas maltrankvil': Cxu ni rajtas vivon plani? Sepdek miloj restis da ni, sepdek mil... Kaj sepdek mil tombojn oni fosas por ni sub Tesxino, Iam iu gxemas vane atendante di-miraklon... Ridas fremda di' rikane. Kaj ni apatie gapas, ke nin oni bucxe frapas - kiel bovoj bov-masakron. Ricxas ja markizo Gero... Donu li al ni da vino, al ni sepdek mil, po tino! Ni duone igxos polaj, duone germanparolaj kaj jubilos la devizo: Vivu Gero, la markizo! Tamen antaux vivofino ebriigxu ni per vino: vir' - virino, fil' - filino, sub Tesxino, sub Tesxino. {{tag>litero_s kanto}}