====== 7 Tagoj 7 Noktoj ====== ^Teksto & Muziko\\ Kantas |[[Jx.Dan']]| ^E-teksto\\ Kantas|Bert Schumann kun Bénédicte Léjas| ===== Teksto ===== Lunde frue **do**rmi((7 notoj: la francaj notoj nomigxas do, re, mi, fa, sol, la, si.)) plu, pri laboro pensi nur. Marde jam **re**agu ni, per nia tuta energi'. >pro hazardo, koincido, >al vi donas la bonan tonon. Merkrede ovo, farun', **mi**el', farigxas kuko en hejma fornel'. Jxauxde per kudril', **fa**den', tajlu ni laux nia fason'. Vendrede nokte ne estu **sol**ec', sed diskoteka amikec'. Sabate nin **la**su en trankvil', vespere sur sofo kun televidil'. >//kantu merkredan, jxauxdan, vendredan strofon// >//kantu sabatan strofon// Dimancxo servu por **si**est', piedoj sub suno en varma nest'. {{tag>litero_s kanto franca}}