====== Aboco kantebla ====== ^Esperanta teksto|[[A. v. D. STARRE]]| ^Tipo|adapto| ===== Teksto ===== a — la aboco, cxiu konas ja gxin, b — la bubacxo, kiun amas patrin', c — la cejano, tiom bela la flor' cx — la cxerizo kun la rugxa kolor'. d — la dezerto en la varma Afrik', e — Esperanto, por la monda publik', f — fundamento, en la Krestomati', g — la giganto, kiu mangxas por tri. gx — estas gxibo, sur la dors' de l' kamel', h — estas Hanso el konata fabel', hx — la hxirurgo kun la akra trancxil', i — la instinkto kun la granda util'. j — januaro en komenc' de la jar', jx — jxamboreo por la monda skoltar', k — la kantado, kiun auxdas vi nun, l — estas lumo, radiaro de l'sun'. m — monotona, kia estas cxi kant', n — estas nimfo en la mar' cxe la strand', o — oratoro, nin tedanta gxis fin', p — estas pano, kiun trancxas patrin'. r — redaktoro, diktator' cxe gazet', s — estas sabro, kiun portas kadet', sx — estas sxalo, kiun portas frauxlin', t — estas torto; cxiu sxatas ja gxin. u — uverturo, gxin koncernas muzik', ux — en diftongo, temas pri fonetik', v — jen la venko, akirebla per far', z — Zamenhofo, kiun dankas l'homar'! {{tag>kanto litero_a}}