====== Aĉulo ====== ^Teksto|Paolo CONTE kaj Vito PALLAVICINI| ^Muziko|Paolo CONTE kaj Michele VIRANO| ^E-teksto|Emmanuel BOSQUET kaj Felix ZESCH| ^Kantas|Emmanuel BOSQUET kaj Felix ZESCH| Ĉirkaŭ 2009, Emmanuel BOSQUET (Emĉjo) kaj Felix ZESCH skribis por la fama itala kanto 'Azzurro' novan tekston ege pli fian, kiu priskribas tipan flankon de la etoso dum E-renkontiĝoj (almenaŭ laŭ la aŭtoroj). Tiu ĉi versio estas ankoraŭ populara dum karaokeo dum junularaj renkontiĝoj. ===== Teksto ===== {{ youtube>g9N0gYuZ48g|Muziko kaj subtitoloj}} Tiom da belegaj knabinoj lascive dancadas tie ĉi Tamen pli multas la viraĉoj celantaj fie samkiel mi Nura obstakl' al belulino kun ŝi jam dancas, aĉulo vi //Refreno:// >Aĉulo, vi forfikiĝu en angulon, nur lasu al mi Plezuron miksi la ŝviton mikajŝian salan dum tuŝmoviĝ' Vi tute meritas ne tiun mamzonon nigran kaj plenan tre Kontentu per memzorgado, knabinon ĉivespere trovu ne! Venas nun la momento grava de la konfronto, ek al batal' Ĉu metu mi pugnegon pezan sur la faŭkaĉon de la ŝakal'? Ne, li rezignas senreziste, jen venko mia, en la ĝangal' >//Refreno// Pri sentoj mi ja tute fajfas, nur al instinkto obeas mi Kiam finiĝos tiu kanto al ĉambro mia tuj iros ni Fek! Venas nova fortegulo, brakpuŝas min for kaj diras li >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== http://www.ipernity.com/blog/felicx/301621 - Priskribo de la kanto fare de la verkinto Felix {{tag>kanto litero_a esperanto filmo}}