====== Adiaux Adiaux ====== //Teksto kaj muziko de A. Ivasxcxenko kaj G. Vasiljev// //Traduko el la rusa [[Pauxlo MOJXAJEV]]// ===== Teksto ===== Adiaux, adiaux por longa cxiamo, Jam pretas l' bileto, kaj restis moment'. Forgesu, forgesu pri l' homo iama Konata de vi dum jam tuta jarcent'... Forgesu do vi, pri la homo naiva, Cedanta al fort', al ordon' kaj regul', Forgesu la homon, havantan dumvive Nur unu aspekton en cxiu spegul'. Mi hastas al lok' kun herbejoj smeraldaj, Sxauxmanta ondar' kaj urbega ornam', Kaj se mi revenos - do ege nebaldaux, Sed, certe, iama ne venos mi jam. Atendas min bunt' de fiask' gxis deliro, De placxaj bonsignoj gxis prema songxar'. Kaj l' kor' doloretas pro tim' kaj admiro, Kaj neeviteblas cxi dolcxa kosxmar'! Forgesu do for pri l' povrul' malfelicxa Fugxinta de l' cxenoj, de l' dev' kaj l' ordon'! Adiaux, atendi jam estas suficxe; Jen por la disigxo longdauxra fajfson'! {{tag>litero_a kanto rusa}}