====== Adiaŭ, kara hejmoland’ ====== ^Auxtoro|A. Desselhoff| ^E-teksto|[[Friedrich Krohnen]]| ^Origina titolo|Nun ade, Du mein lieb' Heimatland| ===== Teksto ===== Adiaux, kara hejmoland', adiaux, hejmoland'! Mi devas esti vojagxant', adiaux, hejmoland’! Tial kantas mi per hela son', Kia estas la migrula ton': Adiaux, hejmoland'! Per cxiela blu' ridetas vi, adiaux, hejmoland'! Per herbej' kaj kamp' salutas vi, adiaux, hejmoland'! Dio scias: mi nur amas vin, Tamen nun la dev' forsxiras min, adiaux, hejmoland'! Fluas vi, river', kun plenda ond', adiaux, hejmoland'! Cxar disigxas mi de l' heima rond', adiaux, hejmoland'! La lastan signon faras mi De l’altajo per la man' al vi, adiaux, hejmoland'! {{tag>kanto litero_a germana}}