====== AdiaĆ­ Montlando ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>Agnes B. DEANS]]| ^Teksto|[[wpeo>Robert BURNS]]| ^Originala titolo|My Heart's in the Highlands| ===== Teksto ===== Amata montlando, mi revas pri vi, eriko kaj cervoj min vokas al si; en kiu ajn loko vojagxas mi for, je l' kara montlando sopiras la kor'. Adiaux, nordlando de dolcxa memor', la hejmo de indo kaj homa valor'; en kiu ajn lando de l' mond' vagas mi, la penso kun amo revenas al vi. Adiaux, vi negxekovrita montar'; adiaux, riveroj kaj verda valar'; adiaux, arbaroj amataj de mi; mugxantaj torentoj, adiaux al vi! {{tag>kanto litero_a angla}}