====== Adiaŭa ====== ===== Teksto ===== La arboj silentas konfide En nigro-vestita arbar'. Cxe l' fajro varmiga jen stare, jen side Kunvenis en rond' amikar'. Sesio, praktiko, laboro, Kaj pensoj pri cxiutagec' Forflugis momente el cxies memoro, Kaj restis nur nia junec'. //Refreno:// >Somero – jam antaux forir'. >Tendaro proksimas al fin'. >Forpasis tagoj en fabelo. >Kutima vivo kaptas nin. Rapidas senzorge la jaroj, Alvenos post gxojo angor'. Sed tiuj cxi bildoj, pasintaj kaj karaj Abundas en mia memor'. Sur polva senhoma panelo Mi tenas vin mano en man'. Nur horo – por lasta vagado sencela, Rideto, senvorta rigard'. Post horo senbride fluganta Vin prenos cxefurba ekspres'. L' memoro prizorgos momentojn apartajn, Aliajn atendas forges'. La vocxojn silent' pereigas, Forlasas la montojn somer'. Sed vivas la sent' kiu iam kunigis Amikojn dum fajra vesper'. {{tag>litero_a kanto}}