====== AdiaĆ­a devo ====== ^Muziko|Germana popolmelodio "Nun leb' wohl, du kleine Gasse"| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Nun adiaux, la destino Min de vi nun vokas for. Karaj patro kaj patrino Kaj knabin' de mia kor'. Kun anim-sufer' senlima Devas mi forlasi vin. En la mondo malproksima Kiu sort' atendos min? Fremdaj stratoj, fremdaj domoj Estos tie cxirkaux mi. Ankaux tie logxas homoj, Sed ne estas ili vi. Do mi gxis la lasta spiro Pregxos al la dia gvid', Plenumdgxu la sopiro Al reveno kaj revid'. {{tag>kanto litero_a germana}}