====== Adiaŭa kanto ====== ^Teksto kaj muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== La tempo estas sen kompat', vi scias bone: Jen saga flug', jen rampo de helik'. Disigas ĝi, sed ni rigardu ĝin pardone, Ja same ĝi kunigas nin, amik'. //Refreno:// >Ne ploru, kara, >Foriru la angor' >En tiu lasta hor'. >Laŭ son' gitara >Kunkantu nun en ĥor' >Soprano kaj tenor' >Pri am' senŝpara. Lipruĝo sur knabinaj lipoj dolĉe gustas, Kaj sale gustas varma larm' sur vang'. "Memoru tiujn lastajn kisojn", koro flustras, Kaj pulsas ĝi je adiaŭa tang'. >//Refreno// Jen tempas jam, do, ĝis revid', mi devas iri, Ĉar finon havas ĉiu bela kant'. Nur simplajn vortojn por konsol' mi volas diri, Komprenos kaj spertul', kaj komencant': >//Refreno// {{tag>kanto litero_a barda}}