====== Adiaŭo ====== ^Muziko|rusa kanto| ^E-teksto|[[wpeo>B. Tornado]]| ^MIDI|{{:muziko:Adiauxo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Adiauxo.png}} Nebula duonlum' cxirkauxe malserenas, Kaj tremetanta stel' en sol' rigardas nin. Ke hastas konduktor', li certe ja komprenas, Ke adiauxas mi por cxiam kun frauxlin'. Malgajas la rigard', kaj manon premas mano. Cxu renkontigxos ni? Sed eble nur post jar'? Mi eble perdos vin en homa oceano... Kaj jen vi staraa nun cxe nokta vagonar'... Kaj viajn vortojn mi konservas en memoro, La varmon de la man' kaj brilon de l'okul'. Kaj jen eksonos tuj la lasta jam sonoro, Kaj mia vagonar' perdigxos en nebul'. Foriris vagonar', gxin glutis blanka fumo. Viola duonlum' cxirkauxas nokte min. Kaj restis sola vi en trista duonlumo; Sed firmas nia am', mi scias, amikin'. {{tag>kanto litero_a rusa notoj midi}}