====== AdiaĆ­o al Novjara Arbo ====== Auxtoras Bulat OKUGxAVA, e-traduko de [[Jefim ZAJDMAN]] ===== Teksto ===== '' [[Dm]] [[Gm]] [[C7]] [[F]]'' ''Trunk' karmezina de blukanifer', verdaj strobiloj-pendoloj,'' ''[[D7]] [[Dm]] [[E7]] [[A7]]'' ''Ie en cxambro ekkirlis aer' - la geamantaj petoloj.'' ''[[Dm]] [[Gm]] [[C7]] [[F]]'' ''Al oldaj kordoj eksongxis somer', sonas ilia lamento.'' '' [[Gm]] [[Dm]] [[A7]] [[Dm]]'' ''Jen januaro invadis al ter' per strida hurlo de vento.'' Ni longe, sxvite fidelis al vi, vesti, ornami sindonis Lauxde sonis al vi vodevil', kiun Novjaro komponis. Ni ecx ekkredis dum la vodevil' (je simplanima sincero), Ke la plej cxarma virina profil' nestas en la konifero. Dum la disigxo en la lasta tag', kiam necesas kvitigxi, Kial vi cxiuj forgesis pril' pag', kial do cxiuj stultigxis? Kaj delikataj, kun rara fier', kiel mondumoficiroj, Kial konfuze rigardis al ter' viaj fidelkavaliroj? Se sxlosi tempon ni povus per klap', se estus kuna deziro! Sed temporadoj jam pretas al frap', venis disigxo delira. Kaj, cxar dum tiu disigxa tumult' tempo ne haltis proteste, Tuj ili vin dekrucigis en mut' kaj revivigxo ne estos. Mia abi', de la revoj azil', vane vi, sxajnas, klopodis: Tiu virina gracila vizi' en la pinglaro erodis. Mia abi', kiel "Spas-na-krovi", vi siluetas lontane, Kvazaux amlumo mirinda de vi hele ekflagris , sed vane. {{tag>litero_a kanto akordoj rusa barda}}