====== Admirinda dono ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl WANSELOW]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Cxu ankaux vi nun Esperanton konas? Du lingvojn ege nepre ni bezonas, Por la gepatra lando la unuan, Por la cetera mondo unu duan. Cxu Esperanto estu tiu cxi? Jes, cxar gxi estas pleje ideala. Lernebla plej facile estas gxi Kaj antaux cxio paca kaj neuxtrala. Do por preferi gxin jam tio gravas. Sed nun auxskultu ankaux, kiel ravas En kanto kaj deklamo la belsono De l’ admirinda Zamenhof-a dono. {{tag>kanto litero_a esperanto}}