====== Afiksa kanto ====== ^Muziko|Melodio de: A, a, a, valete studia| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Fr. SWAGERS]]| ===== Teksto ===== Ar, ar, ar, la lupoj en l' arbar'; modele por homar', inter si ne bataladas, sed interkomprenigxadas. Eg aux et, regnego aux regnet', al cxiuj nia pet': estu lingv' internacia parolata kiel via. In, in, in, la viroj kaj virin' facile lernas gxin; kante, lude, ecx infanoj igxas tuj samideanoj. Ecx, ecx, ecx, ha for! la kruelec'! kaj vivu la homec'! blankoj, negroj kaj flavuloj sur la tero pacemuloj. Il, il, il, interkomprenil', plej bona kuracil', malbonajxojn rebonigos kiuj regnojn ekdisigos. Uj, uj, uj, tintigu glasojn tuj je l' Esperantistuj'! tute ne malliberejo Estu nia kunvenejo! {{tag>kanto litero_a esperanto }}