====== Agordu la voĉojn ====== ^Tipo|traduko| ^E-teksto|S.| ^Originala titolo|Unissons nos voix| ===== Teksto ===== Je nia disigxo ni kantu en rond', Fremdianden vagadas mi for, Cxar dolcxa la vivo kaj bela la mond', "Adiaux", ni kantu en hor'. //Rekantajxo:// >Mi travagas mondon kun mia gxoj', Kun kantoj kiel bagagxo. Mi kantas pri fido kaj am' sur la voj' Ekiras por longa vojagxo. De kampoj kaj urboj mi estas vagant', Malamon ne konas la kor'. La posxoj senmonaj. sed sonas de l' kant' En spaco la vibra sonor'. //Rekantajxo// Kaj se min renkontas la mort' sur la voj', Falcxante sen sxpar' inter ni, Mi pretas vojagxi por lasta la foj' Lastfoje adiauxos mi. //Fine:// >Mi travagas mondon kun mia gxoj', Kun kantoj kiel bagagxo. Mi kantas pri fido kaj am' sur la voj'. Ekiros por lasta vojagxo. {{tag>kanto litero_a franca}}