====== Aĥ, Moskvo ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Mikaelo BRONSxTEJN]]| 1994 ===== Teksto ===== Sorcxita cirklo de l’ fortun’ – jen via fum’, jen via sun’. Min logis ekde la komenc’ via prudent’, via demenc’. Al vi mi strebis en la viv’, mi vin ekamis en naiv’. Vi, mia brua amikin’, emociige benis min. Ahx, Moskvo... Du koroj kunis bat’ al bat’. Ni de Tverskaja al Arbat felicxaj pasxis man’ – en man’ tra la vespera diafan’. Kaj dauxris beno via gxis neatendita lasta kis’, brakumo hasta en sopir’, gxis la forir’, sxia forir’... Ahx, Moskvo... Alia temp’, alia mor’, alia sono de l’ rumor’: la nostalgio kun minac’ mitingas nun en cxiu plac’. Admonas la promesa krem’ de Blanka Dom’ gxis monstra Kreml’. Jen estas honto, jen makul’, kaj tamen ja, ne via kulp’. Ahx, Moskvo... Bandito en altmoda pelt’ kaj enmigrinto cxe forpel’, avinjo en bazara bol’ kun la pramoskva elparol’, cxestacidoma mizerul’ kaj la renoma potencul’ elploras sentojn en ebri’, sed ja, ne fidas larmojn vi! Ahx, Moskvo... Kun mokrideta ironi’ vi vivas plu, vi belas pli cxu inter sxato kaj malsxat’, cxu inter sxtato kaj malsxtat’. Ne inflacias nur valor’ de via sin’ por mia kor’, cxar nur en via reva sin’ mi ree juna sentas min. Ahx, Moskvo... Mi fartas en provinca sxlim’ kun la espero en anim’, ke foje vokos laux bezon’ konata moskva telefon’. Denove nokta vagonar, atendo kaj pasio, cxar ne nur cxefurba kompanin’, sed vi, amata, vokas min. {{tag>kanto esperanto litero_a barda}}