====== Akvon portis junulin' ====== ^Muziko|cxehxa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^Origina titolo|Šla panenka pro vodu| ^MIDI|{{:muziko:Akvon_portis_junulin.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Akvon_portis_junulin.png}} Akvon portis junulin', sxi en krucxo havis gxin, venis la sinjor', krucxon jxetis for. Sxin atakis tuj la plor', kvazaux estus krucx' el or'. "Ho sinjoro, tuj pagu por la uj'!" "Cxesu plori, junulin', mi ja rekompencos vin nun por la krucxet' per silkotuket'." Sed ne placxis sxin tuket', sxi plu ploris kun la pet': "Ho, sinjoro, tuj pagu por la uj'!" "Cxesu plori, junulin', mi ja rekompencos vin nun por la krucxet' per la orringet'." Sed ne placxis sxin ringet', sxi plu ploris kun la pet': "Ho, sinjoro, tuj pagu por la uj'!" "Pelu ploron vian for, vi amata mia flor'! Mi por krucx', knabin', edzinigos vin!" Cxesis plori junulin', sed sxi tuj gxojigis sin: "Pro de krucx' rompigx' estos geedzigx'!" {{tag>kanto litero_a cxehxa popola notoj midi}}