====== Akvumisto ====== ^Muziko|kirgiza popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:Akvumisto.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Akvumisto.png}} Akvumisto posedas la koron de or', Laborema kaj gaja dum cxiu ajn hor' Estos multe da penoj pro akvoabund'. Eh! Tamen lin ja ne niam timigas labor'. Eh! La sekeco minacas nun al la tritik', Sed la kampon akvumas li jam kun efik', Kaj la spikoj sub vento susuras al li: (Eh!) "Por la helpo kaj vivo ni dankas, amik!" Eh! Eh! Eh! {{tag>kanto litero_a kirgiza popola notoj midi}}