====== Al „Kruĉ' je verda krono” ====== ^Auxtoro|Wilhelm Müller (1821)| ^E-teksto|Ferdinand Pfeil| ^Originala titolo|Im Krug zum grünen Kranze| ===== Teksto ===== Al „Krucx' je verda krono” Soifo logis min, Sidadis jen migrulo En glaso brilis vin'. Plenigxis lia glaso Per fresxa trinkproviz', Sed trovis jam ripozon La kapo sur valiz'. Sidigxis mi cxe l’tablo Rigardis rekte lin, Amikan la mienon Cxu mi ne konas gxin? Nun ankaux min rigardis Fremdlanda la migrul', Plenigis mian glason Gxojbrilon en okul’. Sonigis ni la glasojn, Je manoj premis nin: La sanon, koro — frato, De via amatin’! {{tag>kanto litero_a germana}}