====== Al Antverpeno ====== ^Teksto|Karel LEDEGANCK| ^Muziko|Em. WANBACH| ^E-teksto|[[Hector VERMUYTEN]]| ===== Teksto ===== Regxin’ de l’Skeldrivero Ho, restis en imag’ Belega tiu tag’! Vi iris el murar’ al ombro de l’somero, Ornamis vin la festa vest’, Kaj rid’ sur lip’, gracia gest’. Svarmanta la amas’ de via infanaro Aspektis dense kiel papilia aro Diverskolora kaj gxuanta pri l’aer’. Mi diris: regas vin ankoraux gxoj’, sincer’! Vespere en kvieto Apud la Skeldobord’, Mi vidis en la Nord’ Spektaklon, kiun ne forgesas la poeto. Rebrilis la argxenta lun’ Majeste en cxiellagun’, Sur la ebensuprajx’ de l’monda riverego, Sur kiu lulis sin de mastoj arbarego, Portintaj tien cxi ricxecon de la mond’. Mi diris: lukson cxiam naskas via ond’! Kaj patrolingvan sonon Cxirkaue auxdis mi En plena harmoni’ Al inda la aspekt’ gxi pruntis taktotonon Gxi vive fluis kun facil’, Amat’, el busx’ de via fil’. Poetanim’ cxe cxiuj sxajne rasdevenas, Cxu plum’, penik’, skulptil’ al ili apartenas. Figurlingvajx’ kanttusxis min. „En tiu part’” Mi diris, „levas sin la sun’ de l’Flandra art’!” {{tag>kanto litero_a flandra}}