====== Al barikadoj! ====== ===== Teksto ===== Al barikadoj, laboristaro! Standardon rugxan eklevu ni! Brave ni staru en la batalo, Cxar venkos fine revoluci! //Rekantajxo:// >Glavojn do Forgxu ni! El la fer* Purpura sxprucas er'. Gxi per fervor' Ardas en kor'! Al batal'! /: Jam vokas nin signal'! :/ Hej! kavaliroj de la laboro! Jam ektriumfu revoluci'! Al barikadoj! Jam venis horo, Apelo sonas de l’ histori'.' //Rekantajxo// Cxiu fratino instigu fraton Batali brave en la dangxer' Por liberigi ekspluataton, Oferi vivon pro la afer'. //Rekantajxo// Glor' al Lassal'o, al Marx honoro, Al laborista popolo glor'! Kune levigxu ni al laboro Portadi lumon por la popol'. //Rekantajxo// For de l’ popolo kalumniistojn, Popoltrompantajn pastracxojn for! For la sinjorojn kapitalistojn, Ekspluatantojn de l’ sanglabor'! //Rekantajxo// Flirtas standardo sur barikado, Insigno rugxa de nia lig'! Al barikadoj, rapidu frato, Jam proksimigxas la malamik'! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_a flandra laborista}}