====== Al Birdoj ====== //Kantas [[Kajto]], auxtoroj W. Green kaj Nanne KALMA// https://www.youtube.com/watch?v=Dc4XlZMSPPQ ===== Teksto ===== Flirta fea pluma paro Fluganta ekster mia baro Kial de mi rapidi al foro Kricxante kiel diabla horo? Cxu antaux mi vi moke ridas Cxar vi kaj mi inverse sidas? Aere vi ludas, kun flug' al cxielo Miaj kvar muroj min tenas en cxelo Flirta fea pluma paro Fluganta ekster mia baro Do flugu lauxvole, jen sxerco sen sagxo Samkiel birdo kaptita, jen homo en kagxo {{tag>litero_a kanto}}