====== Al Di' mi petas ====== ^Teksto|[[León GIECO]]| ^Muziko|[[León GIECO]]| ^E-teksto|[[Manuel PANCORBO CASTRO]]| Noto: Oni libere uzu pli laikan esprimon, "//Al fat' mi petas ke//". ===== Teksto ===== Interpreto de la aŭtoro, León Gieco. {{ overstream>thnhepmqntix}} * La akordoj kongruas kun la proponata filmo. ''[[A]] [[E]] [[fdim|F#m]] Al Di' mi petas ke, [[D]] [[cdim|C#m]] [[Bm]] ne l' dolor' lasu min indiferenta, [[cdim|C#m]] [[A]] [[E]] ke la velkanta morto ne min trovu, [[D]] [[cdim|C#m]] [[fdim|F#m]] nenionfara, pigra kaj nekompetenta.'' Al Di' mi petas ke, ne l' maljust' lasu min indiferenta, ke neniu frapu mian vangon sen antaŭe min deklari malkonsenta. Al Di' mi petas ke, ne l' milit' lasu min indiferenta estas ĝi giganta monstro kiu tretas la naivon de l' popolo pacosenta. Al Di' mi petas ke, ne l' trompad' lasu min indiferenta, kaj se perfidulo iujn venkas, ili trovu kiel lin sentigi penta. Al Di' mi petas ke, ne l' futur' lasu min indiferenta, ke la forpelitoj havu ŝancon travivadi en kulturo diferenca. ===== Eksteraj ligoj ===== * Originala titolo, //[[http://www.prato.linux.it/%7Elmasetti/canzonicontrolaguerra/canzone.php?lang=it&id=643|Sólo le pido a Dios]]//. La ligilo montras itallingvan paĝon kun versioj en pluraj lingvoj, inter ili la originala hispana. Tiu paĝo enhavas multan informon pri la kanto mem. * Mia traduko aperis unue en la [[http://www.prato.linux.it/%7Elmasetti/canzonicontrolaguerra/canzone.php?id=643&lang=it#agg10570|menciita retejo]], pro la instigo de Nicola Ruggiero. Tamen la tiea versio havas la varianton //"Al Dio mi petas ke//" por la unua verso de ĉiu kvaropo, kiun mi malpli ŝatas. * Jen [[http://subtitle.in/w/ANrQmMl1a1M/GFZdtYN_Vse|videofilmo]] de koncerta interpreto de la aŭtoro. Kun la esperanta traduko en la subteksto. * Jen plia [[http://youtube.com/watch?v=wPJTapTIYfw|videofilmo]] kun interpreto de Antonio Flores kaj Ana Belén. {{tag>kanto litero_A hispana politika akordoj filmo nefunkcia_filmo}}