====== Al Durruti ====== ^Esperanta teksto|[[JoMo]]| ^Esperanta plenumo|[[JoMo]]| ===== Teksto ===== Nun volas mi Per tiu kanto saluti Kamaradon Durruti Kiun tute ne forgesos ni Fil' de l' popol' Ene de ĝi li kreskis Anarkie adoleskis Kaj batalis por la liberec' //Refreno:// >Sciu kaj diru kaj kantu nun >Ke kamarado Durruti ne mortas >Ĉar liajn pensojn kaj vizaĝon >Ni ĉiuj en niaj memoroj portas > >Sciu kaj diru kaj kantu nun >Ke kamarado Durruti ne mortas >Ĉar liaj agoj heroaj ankoraŭ >Por ĉiam en nia kor' fortas Eĉ se iam Unu kuglo perdita Per pafisto bandita Lin forprenis el la batalej' >//Refreno// Se vi iras, kamarado Al barikado, kunprenu min Se vi iras, kamarado Al barikado, kunprenu min Ĉar mi volas lukti kiel Buenaventura Jes, mi volas lukti kiel montris li Ĉar mi volas lukti kiel Buenaventura Jes, mi volas lukti kiel montris li Se vi iras kun volonto Ĉiuj al fronto, kunprenu min Se vi iras kun volonto Ĉiuj al fronto, kunprenu min > //Ĉar mi volas lukti kiel Buenaventura...// > //Se vi iras, kamarado...// > //Ĉar mi volas lukti kiel Buenaventura... ×2// {{tag>kanto litero_a}}