====== Al Filo ====== //Vortoj kaj muziko de [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Vi ne rapidu vivi, filo. Vi volas kiel patro igxi Kaj jam surmetas miajn vestojn Por viraspekti kiel pacx'. Vi dume gxuu infanecon, Valoru kurtajn jarojn knabajn; Ja poste vi ne plu auxdacos Konduti vin kiel knabacx'. Vi kredu, filo, tre proksimas La tempo, kiam vi memoros La tagojn nunajn kun sopiro, Ke ili pasis sen reven'. Nur tiam vi komprenos, filo, Ke cxiun tagon infanecan Necesas vivi plengxuante, Ja kurtas gxi kiel moment'. Do, fiksmemoru cxiujn sentojn De valoregaj junaj jaroj Por, kiam vi la patro igxos, Kompreni filojn sen problem'. Ja mondo estas tre severa Pro tio, ke agxuloj stultaj Forgesas pri infanaj revoj Kun sia acxa obstinem'. {{tag>litero_a kanto}}