====== Al Hawaii ====== ^Esperanta teksto|[[K. Langgaard]]| ===== Teksto ===== En l’ orient' sub varma vent' cxe la laguna rand' estas, karul', cxarma insul' apud tropika strand'. Kunprenu min al Hawaii, al la fabela land', suno, felicxo kaj amo apud la palma strand'! Kaj ni kantos inter palmoj je la son' de la gitar'. Kunprenu min al Hawaii cxe la tropika mar'. Sub la plenlun' cxe la lagun' domon konstruos ni. Kaj en nokthel' la ukulel' sonu por vi kaj mi! Kunprenu min al Hawaii, al la fabela land', suno, felicxo kaj amo apud la palma strand'. Kaj ni kantos inter palmoj je la son' de la gitar'. Kunprenu min al Hawaii cxe la tropika mar'. {{tag>kanto litero_a}}