======Al komencantoj====== ^Teksto|[[Aleksander BELOV]]| ^Muziko|[[Vladimir SOROKA]]| ^Kantas|[[Inspiro]]| Endas unuigi la paĝon kun [[Komencantoj]] --- //[[:wiki:user:ljosxa|Aleksej KUZNECOV]] 11/01/2008 14:31// =====Teksto===== A, B, C, Cx, D, E... A, B, C, Cx, D, E... La unuan lecionon Jam komencis kursgvidanto Komencantoj lin auxskultas Kun tre granda interes' Flanke sidas prezidanto - Nia kara prezidanto Kaj rigardas komencantojn Kun espero kaj kares' //Refreno, 2-foje// >Komencantoj, komencantoj, >Bone lernu Esperanton, >Kaj akiros vi amikojn >En la land' Esperantuj'. Ni ja iam ankaux estis Nur timemaj komencantoj. Sed malfortaj ni ne estis - Tiam junaj estis ni. Kaj gxis nun ni sxatas kantojn, Tiujn la plej belajn kantojn. La unua leciono Sxajnas rava simfoni'. >//Refreno, 2-foje// Baldaux igxos vi la samaj Spertaj gesamideanoj, Kaj la vasta verda mondo Estos via por cxiam'. Plivastigxu nia rondo, Plimultigxu niaj vicoj. Por fidelaj geamikoj Esperanto estu am'. >//Refreno, 2-foje// A, B, C, Cx, D, E... A, B, C, Cx, D, E... A, B, C, Cx, D, E... =====Eksteraj ligiloj===== *[[http://www.anarkopagina.org/esperanto/Mp3Texto/Inspiro.mus/Alkomenc.mp3|MP3-dosiero]], cxe www.anarkopagina.org (esperante) {{tag>kanto litero_a}}