====== Al La Amikoj ====== //Muziko kaj vortoj de [[Mikaelo Bronsxtejn]], 1997.// ===== Teksto ===== Karaj! Karaj, kio por ni la jaroj?! Antaux ni estas novaj kantoj, - vantaj, tristaj, kaj alvokantaj kantoj. Simpla, simpla estis la tag' pasinta: Sinka suno al mar' subiris; miris ni kaj felicxajn vortojn spiris. //Refreno:// >Ni pluku la kordojn, >ni frapu la klavojn, >ni voku l'pasintajn >plezurojn kaj ravojn! >La helaj momentoj >de nia destin' >denove varmigos nin. >Kaj kredu ni, ke >redonacos la Dio >por nia estonto >parteton da tio >ne tro da sopiro, >iom da fortun' >kaj fajron de nia jun'. Gruoj, gruoj super nebuloj fruaj flugas suden, auxtune flugas. Flutas krio, kaj ni nur larmojn glutas. Jen do, jen do, - pretas ni por atendo, - morgaux venos somer' senzorga, pordoj niajn valizojn prenos morgaux. >//Refreno// For de, for de nia renkonto forte moroj ligos nin, rememoroj... Koroj strebos al la amikoj foraj. Se vi, se vi venos por rericevi gxuon de nia kanto kuna, nuna vi jam denove estos juna. >//Refreno// {{tag>litero_a kanto}}