====== Al la batalantoj ====== ^Muziko|[[S. TROELSTRA-DE VRIES]]| ^Esperanta teksto|[[Adr. KLOEK]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Aan de strijders| ^Originala teksto|[[Dirk TROELSTRA]]| ===== Teksto ===== Ho, batalantoj por l' homaro, La tutan vivon donis vi, Pro sinforges' en cxiu faro, Vin frate nun salutas ni . En senespera nokt' eterna Vegetis ni en inertec'. Per via man' nun lum' interna Atestas pri la vivcertec'. El via busx' la sorcxa vorto Parolis nin pri nia fort', Gxi savis el katen' de l' morto; Armilon donis kontraux sort'. "Vi unuigxu, proletaro!" Jen nin alvokis la parol'; Gxi kreis el la disgruparo Potencan benon al popol'. Ni cxiuj sekvas vin, bravuloj Kun vivogxoj' kaj mortpretec', Unuigitaj senhavuloj, Cxar venkon donas unuec'. Se gvidas brave vi al beno L'infanojn levas ni al lum'. Hura! Jam ridas la alveno De l' tag' estonta el mallum'. {{tag>kanto litero_a flandra}}