====== Al la esperantistaro ====== ^Muziko|laux kimra melodio el 1468| ^Esperanta teksto|[[F. J. West]]| ===== Teksto ===== Al la esperantistaro tie cxi kaj trans la maro nia samideanaro turnas sin kun am', Malprosperu gxi nenie; Dio donu, ke gxi plie kresku dum la jaroj cxie gxis grandega fam', //Rekantajxo:// >Kiel familioj vivu la nacioj; kresku frata amikeco, cxesu la envioj. Baldaux homa militado kaj gxisnuna malamado pro la interkomprenado malaperos jam. Altidea pacamanto, patro li de Esperanto, cxiam estu la gvidanto Zamenhof al ni. Cxien lia lingvo iros, tutan mondon gxi akiros, naciaron kune tiros pro la ben' de Di'. //Rekantajxo// Diru, dum la estonteco, pri la lingva utileco por afer' de cxiu speco en la homa rond'. Dauxre ni klopodu cxiam, celon lasu ni neniam gxis la glora tago, kiam auxdos nin la mond'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_a esperanto}}