====== Al la fratoj ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>L. L. ZAMENHOF]]| ^Tipo|origina teksto| ===== Teksto ===== Forte ni staru, fratoj amataj, por nia sankta afero! Ni bataladu kune tenataj per unu bela espero! Regas ankoraux nokto sen lumo, la mondo dormas obstine; Sed jam levigxos baldaux la suno, por lumi, brili senfine. Forte ni staru, brave laboru, kuragxe, ho nia rondo! Nia afero kresku kaj floru per ni en tuta la mondo! Malfacileco, malrapideco al ni la vojon ne baros : Sen malhonora malkuragxeco ni kion povos, ni faros. Glora la celo, sankta l' afero, la venko — baldaux gxi venos ; Levos la kapon ni kun fiero, la mondo gxoje nin benos. Tiam atendas nin rekompenco la plej majesta kaj ricxa : Nia laboro kaj pacienco la mondon faros felicxa! {{tag>kanto litero_a esperanto}}