====== Al la gesamideanoj ====== ^Muziko|[[E. Windeballe]]| ^Esperanta teksto|[[Werner Hagen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Obstine antauxen! Esperon en la kor'! Ni pasxu al celo kaj al la venka hor'! Sur tero jam auxdigxas nia vok'. Al cxiuj batoj spitu kaj al la mok'! Subtenu fratecon! Prudenton en la rond'! Grupigxu la anoj cxirkauxe en tutmond'! Milito jam minacas fakte nin, sed unueco povus malhelpi gxin. Ni venku la dubon! Inerton igu for! Kolektu helpantojn kun volo en la kor'! Alttenu ni verdflagon en la mond', irante al batalo en largxa front'! Batalu kuragxe! La venkon vidos ni! Konvinku la homojn per nia harmoni'! Ne kredu ni al blinda sortludad'! La historio estas nur homfarad'! {{tag>kanto litero_a esperanto}}