====== Al la liberec' ====== {{ :bildoj:kreaktiva.jpg?200|}} ^Nomo|Al la liberec'| ^Kantanto|[[Jonny M]]| ^Albumo|[[Kreaktiva]]| ^Stilo|Reggeo| ===== Teksto ===== Mi sopiras al la liberec' Kie estas miaj amikoj Do ek mi iras al la liberec' Spite al problemoj kaj kritikoj Mi sopiras al la liberec' Kie estas miaj amikoj Do ek mi iras al la liberec' Spite al problemoj kaj kritikoj Mi logxas sate en konforta dom' Kaj pro tio mi dankas Tekstoamen, mi restas malfelicxa hom' Cxar io grava dauxre al mi mankas Kaj tio nur troveblas en la liberec' Necesajxo por agrabla vivo Gxi donas gxojon de konstanta spec' Lokon al kontento kaj kreivo Mi sopiras al la liberec' Kie estas miaj amikoj Do ek mi iras al la liberec' Spite al problemoj kaj kritikoj Mi sopiras al la liberec' Kie estas miaj amikoj Do ek mi iras al la liberec' Spite al problemoj kaj kritikoj Kelkaj eble diras: "Tiom longa voj'! Ni ne plu alvenos!" Sed temp' restas por libera gxoj' Nenio nin retenos Se mankas al vi forto, mi subtenas vin Tiel ni faros kaj batalos Libereco je la fino atendas nin Komune ni staros aux ni falos Mi sopiras al la liberec' Kie estas miaj amikoj Do ek mi iras al la liberec' Spite al problemoj kaj kritikoj Mi sopiras al la liberec' Kie estas miaj amikoj Do ek mi iras al la liberec' Spite al problemoj kaj kritikoj Gravas libereco, tute sen dub'! Estas simpla vero! Liberec' nomigxas nia urba kulb' Kun koncertoj kaj kun biero Libereco brilas en granda hel' Tie neniu el ni frostas Liberece estas nia cel' Kie ni cxiuj kune tostas Mi sopiras al la liberec' Kie estas miaj amikoj Do ek mi iras al la liberec' Spite al problemoj kaj kritikoj Mi sopiras al la liberec' Kie estas miaj amikoj Do ek mi iras al la liberec' Spite al problemoj kaj kritikoj Mi sopiras! {{tag>kanto litero_A}}