====== Al la nova gento ====== ^Muziko|melodio de: Der er Mennesker, der altid| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Kasxas sin en la malhelo, diras homoj, la Sinjor'; la trezorojn de l’ cxielo trovos ne la homa kor'. Tial antaux la okulo regas morto sur la ter': „La dormanto — senkulpulo” — jen la kredo sen esper'! Tial, homo, la okulo vidu, auxdu la orel'; en la koro la nebulo cedu, venku la cxiel'! Sercxu! Vi la vojon trovos al la domo de l’ Sinjor', se vi kredas, ke vi povos porti lin en via kor'! — Ne en brilaj, sxtonaj domoj estas lok' por nia Di', sed en la konsciaj homoj vere venkas, logxas Li! Se ni je la Dia mano iras rekte laux la ver', do malvenkis jam Satano, Dio regas sur la ter'! {{tag>kanto litero_a esperanto}}