====== Al la virinoj ====== ^Muziko|Laux germana popolkanto| ===== Teksto ===== Ne ekzistas en la mond' io pli lauxdinda ol kantad' en gaja rond' pri virin' aminda! Cxu sxi estas blondulin', cxu sxi estas bruna, aux cxu nigra la virin' kiel nokt' senluna. Jam per ekrigardo sxi nin en kor' gxojigas, kiel ora sunradi' en printemp' varmigas. Se anima uragan' ankaux nin minacas, sxi per felicxiga man' sunon redonacas! Gloron malestimu ni same kiel oron, ni estimu multe pli la virinan koron, cxar nur gxi altigas nin el la termizero. Vere estas la virin' jam angxel' sur tero. {{tag>kanto litero_a esperanto}}