====== Al laboro ====== ^Muziko|(Melodio de: Strömt herbei ihr Völkerscharen| ^Esperanta teksto|[[Hugo Marx]]| ===== Teksto ===== Al laboro, esperantoj, al laboro venu vi! Venu cxiuj vi celantoj al tutmonda harmoni'! Kaj al cxiu batalanto frate manon premu vi. /: Forte staras Esperanto, se fidelaj restos ni! :/ Jam la muroj ekrompigxas malamikaj de l’ homar', la mallumo pliheligxas per laboro de l’ anar'. Kaj ankoraux, sxancelanto, baldaux konvinkigxos vi: /: Certe venkos Esperanto, se fidelaj restos ni! :/ Cxu la mondo nun ridadas kaj frenezaj nomas nin, la laboro prosperados, kaj la nepoj benos gxin. Malgraux cxiu malhelpanto, malgraux cxiu moka kri': /: Fine venkos Esperanto, se fidelaj restos ni! :/ {{tag>kanto litero_a esperanto}}