====== Al Montmartro ====== ^Muziko|F. de Ménil| ^E-teksto|J.C. Chaigneau| ^MIDI|{{:muziko:Al_Montmartro.mid}}| Noto: Verkita okaze de la malfermo de la Montmartra Sekcio de l'Grupo Esperantista de Parizo en 1908 j. (mallongigita gxis 3 strofoj) ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Al_Montmartro.png}} De Pariz' sxvelanta mamo, de la Muzoj nutristin', monto viva, font' de amo — nia lingvo trafas Cin! Tiel bona kiel fama, ankaux por la verda stel' estu nutristin' gastama... mamo de la gxoja bel'! //Refreno:// >Ho Montmartro glora, sprita kaj bonkora, gxoju pro la kanto: „Vivu Esperanto!" Ekflugejo de birdetoj kiam kreskas la flugil', ekprovejo de poetoj, de bildantoj per argil’, de pentristoj, muzikistoj, kun fresjuna cerb' en fest'; Ci, de cxiaj belverkistoj ekflugejo, vigla nest'! //Refreno:// >Ho Montmartro glora, viva kaj sonora, kantu per rekanto: „Vivu Esperanto! ". Al Ci venas artistaro, kies sonas ideal', per la lingvo de l’Homaro pli belsona ol kristal'. Por koncert' interpopola per gxi vibras frata vok'; gxin vastigu, mont' simbola, helpu gxin de lok' al lok'! //Refreno:// >Ho Montmartro glora, brila kaj largxkora, sonu per la kanto: „Vivu Esperanto!". {{tag>kanto litero_a esperanto notoj midi akordoj}}