====== Al mucidaj grizaj domoj ====== ^Auxtoroj|Robert Steitz / Michael Englert| ===== Teksto ===== Al mucidaj grizaj domoj al la sklaveco en mizer' lauxte vokas junaj homoj: "Levu vin! Al la liber'!" (2-foje) Kunligitaj nur ni staru, fortaj cxiuj estu ni. La tiran' la vojon baru, sed barilojn venkos ni. (2-foje) Cxu la tempon vi ne gardas? Cxu vi gapas en la strat'? Jen, la suno brile ardas. Helpu nin do, kamarad'! (2-foje) Flirtu alte nia flago kaj kuragxe luktu ni! Venos baldaux ja la tago de l’tutmonda harmoni'! (2-foje) {{tag>kanto litero_a}}