====== Al nova lignodom' ====== ^Auxtoro|Abato Bovet| ^Esperanta teksto|[[J. Reisinger]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Le vieuх chalet| ===== Teksto ===== Staradis sur la monto Malnova lignodom'. Gxin sxirmis alta fag', Sur la tegmento flirtis flag' Staradis sur la monto Malnova lignodom'. Disfalis sur la monto Malnova lignodom'. Negxvento, kun terur' Detruis gxin gxis roka mur'. Disfalis sur la monto Malnova lignodom'. Johano sur la monto Rapidis al la dom'. Dolor' ekkaptis lin Pro la dometo en ruin'. Johano sur la monto Rapidis al la dom'. Vidigxas sur la monto Jen nova lignodom'. Konstruis jam Johan' Pli bela gxín laux nova plan'. Vidigxas sur la monto Jen nova lignodom'. {{tag>kanto litero_a franca traduko}}