====== Al Sankt-Peterburgo ====== //Kantas [[Maria Kocxetkova]]// ===== Teksto ===== Flugiloj de miraklaj pontoj, En Neva akvo respegul'... Kurantaj ien grizaj ondoj de la insulo gxis insul'... Cxu songxe aux nesongxe estis: nin prenis Moskva stacidom' kaj cxiu nia vivo restis tre diste antaux punktokom'. //Refreno:// >Dancas en rememoroj >kupr' kaj palaca plac'. >Dancas cxielkolora >rava Vintra palac'... En Petergofon nin invitis kaskado granda kaj Samson'. Desupre kiun kion vidis Angxel' trankvila de kolon'. Jen kvar cxevaloj, kvar simboloj - Po du sur ponto trans river'. Duop' humile fleksis kolojn, Duopo luktas por liber'. Kreita kontraux legx' natura per viva oferpag' al Nord' memoras fortikajxa muro dezirojn de rapida mort'. Eterne tretas la serpenton Rajdanto kupra per cxeval'... Humidamara Balta vento invitas nin al kaja bal'. {{tag>litero_a kanto}}