====== Al stelo ====== ^Teksto|Mihai Eminescu| ^Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ^E-teksto|el la rumana Konstantin Dominte| ===== Teksto ===== Al stel', eklevigxanta nun, Longega vojo kusxas. Nur post jarmiloj gxia lum' Rigardon teran tusxas. Delonge, eble, tra la blu', Gxi mortis en lontano, Kaj nun radi' apenaux plu Sin montras al terano. La bild' de l' eksa stelo tra Cxielo glite palas. Gxi nevidite estis ja, Kaj nun vidate malas. Samtiel nia amsopir', En nokton pereinte, Radio de la eksdezir' La koron sekvas pinte. {{tag>kanto litero_a barda rumana}}