====== Al Vi Lugan Adiaux ====== //Auxtoras [[Gianfranco MOLLE]]// ===== Teksto ===== Al Vi, Lugan', Adiaux Al Vi, Lugan', adiaux Vi, dolcxa urbo nia Anarhxiistoj iras Devige al land' alia Kantante ili iras Kaj kun esper' en kor' Pro viaj la suferoj De vi laboristaro Kantenas nin malice La svisa registaro Kaj tamen la ideo Bazigxas nur sur am' Karegaj kamaradoj Restontaj en la lando Socion plijustigu Per nia propagando Jen estas nia vengxo Petata nun al vi Vi, kiu nin forgxetas Pro acxa kalumnio Burgxara respubliko Agnoskos vi vian fion Ni kune vin akuzas Antaux la estontec' Senhalte ni pelitaj Irados por agito De homoj al la paco Kaj kontraux la milito Al subpremato paco Milit' al subpremant'! Ho! Svisa la estraro Sklava de fremda volo Vi la kutimojn spitas De brava la popolo Perfidas la legendon Vi de "Vilhelmo Tel'" Karegaj kamaradoj Amikoj el ticxino Gxis la revido, homoj Gxis la glorvenka fino Vagantajn kavalirojn Oni forpelas plu {{tag>litero_a kanto}}