====== Al vi mi venadus ====== ^Muziko|[[slovaka popolkanto]]| ^Origina titolo|[[Prišol by ja do vás]]| ^E-teksto|[[Eduard V. TVAROŽEK]]| ===== Teksto ===== Al vi mi venadus, se mi povus, se vin patro al mi doni volus, vin, filinon sian, karulinon mian, se li vin nur al mi doni volus. Sub fenestro via akvo staras kaj ĝi mian vojon al vi baras; „Trans la akvon saltu, ĉe la pordo haltu kaj vi vidos, kiel mi vin amas.“ {{tag>litero_a kanto popola slovaka}}