====== Alarmkanto de la liberaj sportuloj ====== ^Muziko|Melodio de: Wer seine Hände falten kann| ^Esperanta teksto|[[N. B.]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Herbei, herbei, ihr Turner all| ^Originala teksto|[[M. RÖDER]]| ===== Teksto ===== Alvenu tuta sportular' El cxiu part' de l' mond'. Anoncas de l' auxroro klar' Tagigxon jam en rond'. Kunigxas vicoj niaj Tuj post la nokta cxes'. Ecx sen la kokokrioj Nin vekis tagprogres'. For, for, vi sklavigxema sent', Gxojega lauxta kri' Penetras gxis la fundament'! Liberaj estas ni, Malnovon ni estingas, La novo nia cel', Standardon rugxan svingas Ni de batal-ribel'! Gxi furiozas pro koler', Malnova sporto — art', Plendkanto gxemas tra l' aer', Cxar ni libera part'. Ne gxenas nin la bruo, Antauxen montras voj', Nin gvidas nov-instruo Al granda venk' kaj gxoj'. Kuragxon nur, libera band'! Ataku fresxe nur! Al ni, proleta batalant', Ke falu lasta tur', Reakciuloj tremas, Pro venk-antauxefik'! Jam murojn ni dispremas, Solvigxas kelka brik'. Elvokas tondre melodi': Liberaj en amas', Malnov-sportulajn frazojn vi Likvidu per frakas'! Ho flugu, rugxstandardo, Antauxen en batal'. Ni sekvas vin kun ardo, Al via vojsignal'! {{tag>kanto litero_a kanto germana}}