====== Alauxdo ====== //Kantas [[Maria Kocxetkova]]// ===== Teksto ===== Alauxdo, alauxdo, pri kio vi kantas, flugante, ludante en blua cxielo, trankvila kaj hela? Jen vento al kantoj aplauxdas. Alauxdo, alauxdo,por kiu vi kantas? Gxojplene, solene vi cxiuprintempe salutas matenojn, kasxinte vin super la kampoj... Alauxdo, alauxdo, birdeto singxena... Ne estas vi ricxa, vin famo ne tenas, sed el la sereno vi kantas por homa felicxo. Vi kantas por nia felicxo... {{tag>litero_a kanto}}