====== Alestu, fidelaj ====== ^Origina titolo|Adeste fidelis| ^E-teksto|Montagu C. Butler| ^MIDI|{{:muziko:alestu_fidelaj.mid}}| {{ :muziknotoj:alestu_fidelaj.png}} {{ youtube>B1bLxrZEy4g?medium }} . ===== Teksto ===== Alestu, fidelaj gxoje triumfantaj. Venu, ho venu vi al Betlehem! Vidu naskitan Regxon de angxeloj! Ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! Dio el Dio, Lumo el la Lumo, Tamen naskita el la virgulin', Dio en vero, Dio generita; Ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! Gxoje kantadu hxoro angxelara; Kantu la auxloj de cxielo mem: "Gloro al Dio en supera alto"! Ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! Ame ni danku al la Dia bebo, Kies naskigxon gaje festas ni: Vorto eterna, nun enkarnigxinta: Ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! ===== Latina teksto ==== Adeste fideles laeti triumphantes Venite, venite in Bethlehem Natum videte Regem Angelorum Venite adoremus Venite adoremus Venite adoremus Dominum Deum de Deo, lumen de lumine Gestant puellæ viscera Deum verum, genitum non factum Venite adoremus Venite adoremus Venite adoremus Dominum [Interlude] . Gloria in excelsis Deo Venite adoremus Venite adoremus Venite adoremus Dominum ---- Alia versio: {{ :adeste_fideles_eo.jpg?500 |}} {{tag>julkanto kanto litero_a latina notoj midi religia}}