====== Alia aventuro ====== ^Teksto|Anna BURENIUS| ^Muziko|Anna BURENIUS| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]] (Anna)| ===== Teksto ===== {{ youtube>si_8Z12o0mc}} Lasas mi la fenestron malferma en ĉi-vesper' ĉar mi ne volas maltrafi la magion en l'aer' kaj se mi sentus ĝin mi eksterigus min kaj enigus min en stelan aventuron Ĉu sentas ankaŭ vi en tiu-ĉi sitstem' ke tro grandan spacon havas la perfektem' kaj se vi pensus pri libere elekti ĉu iam vi restus en trankvil' en tiu ĉi fizika mondo aŭ ĉu vi flugus ĉu vi flugus >//Refreno:// Via vento ekeniras min via vento ekplenigas min mia sento pluigas sin via sento eksplodigas min via vento ekstarigas min via vento eksaltigas min mia sento ekflugigas min via vento eksteligas min ĉu iam vi restus aŭ ĉu vi atakus ===== Eksteraj ligoj ===== [[https://www.youtube.com/watch?v=si_8Z12o0mc|La kanto jutube]] {{tag>kanto litero_a filmo}}