====== Alia Mondo ====== ^Teksto|[[Martin WIESSE]]| ^Muziko|[[Martin WIESSE]]| ^Kantas|[[Persone]]^ ===== Teksto ===== Malplenas mia cxambro, cxar ne cxeestas vi vi donis novan vivon al la muroj tie cxi la ebleco enamigxi, mi ne pensis tro pri gxi sed post disigxo mi komprenas: vi mankos tre al mi Sed mi estas mem kulpanto de cxi tiu rezultat' cxar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat' Mi tro facile falas en la truon de malgxoj' elgrimpas kaj refalas, sed kredas je venonta foj' falas ombro de pasinto, mi ne pensas tro pri gxi sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi Sed mi estas mem kulpanto de cxi tiu rezultat' cxar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat' al sakostrat' //Refreno:// >Vi vivas en alia mondo >neniel rajtas mi akuzi vin >vi vivas en alia mondo >sed mi ne povis rifuzi vin Malplenas mia cxambro, cxar ne cxeestas vi vi donis novan vivon al la muroj tie cxi vi prizorgas vian mondon, mian mem prizorgos mi sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi Sed mi estas mem kulpanto de cxi tiu rezultat' cxar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat' al sakostrat' >//Refreno// Post la diskutoj kaj kleraj konsentoj venas simpla reago am' estas prunto, ni gxuis, sed venas jam la temp' por repago >//Refreno// 2-foje {{tag>litero_a kanto}}