====== Allogas la natur' ====== ^Muziko|A. Suzin| ^Teksto |J. Kaźmierczakowa| ^E-teksto|[[wpeo>Andrzej Pettyn]]| ^MIDI|{{:muziko:Allogas_la_natur.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Allogas_la_natur.png}} Jam la sun' varmige brilas kaj allogas la natur'; tuj ekskursi gxi konsilas por ripozo, por plezur'. Ecx momenton ne hezitu, sed ekmarsxu kun graci'; kaj kunprenu cxi-kanzonon — vin agrable distros gxi. //Refreno:// >Glorigu cxi-kanzono la belon de l’naturo; forsxvebu nun cxi-tonoj kun milda ventsusuro. >Serene trilu birdoj kaj el la tuta kor' cxi-vortojn /: de l' kanzono ridetanta de fresxaj vocxoj kantu hxor'! :/ Milde fridas la aero, gxojradias la vizagx'; vin favoras la vetero, ecx ridetas la pejzagx'. Marsxe kantas nun la vento kaj kunzumas la river'; kantas boskoj kaj torentoj pri la belo de la ter'. //Refreno// {{tag>kanto litero_a pola notoj midi akordoj}}